Psalms 107

LIBRO KVINA

1Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco:
2Diru la liberigitoj de la Eternulo,
Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
3Kiujn Li kolektis el la landoj,
De oriento kaj okcidento,
De nordo kaj de la maro.
4Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva,
Urbon loĝatan ili ne trovis;
5Ili malsatis kaj soifis,
Ilia animo en ili senfortiĝis.
6Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
7Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo,
Ke ili venu al urbo loĝata.
8Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
9Ĉar Li satigis animon soifantan,
Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.
10Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto,
Katenitaj de mizero kaj fero;
11Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.
12Kaj Li frapis ilian koron per sufero;
Ili falis, kaj neniu helpis.
13Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
14Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto,
Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.
15Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
16Ĉar Li rompis kuprajn pordojn,
Kaj disbatis ferajn riglilojn.
17La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
18Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo,
Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
19Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
20Li sendis Sian vorton,
Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
21Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
22Kaj ili oferdonu dankajn oferojn,
Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
23Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro,
Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
24Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
25Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis ĝiajn ondojn:
26Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn;
Ilia animo konsumiĝas de sufero;
27Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo,
Kaj ilia tuta saĝeco malaperas.
28Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero,
Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
29Li kvietigis la ventegon,
Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.
30Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente;
Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
31Ili gloru la Eternulon por Lia boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
32Kaj ili altigu Lin en popola kunveno,
Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu.
33Li ŝanĝas riverojn en dezerton,
Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
34Fruktoportan teron en salan dezerton,
Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
35Li ŝanĝas dezerton en lagon,
Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
36Kaj Li loĝigas tie malsatulojn,
Kaj ili konstruas urbon loĝatan.
37Kaj ili prisemas kampojn,
Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
38Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas,
Kaj brutoj ne mankas al ili.
39Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,
40Li verŝas honton sur eminentulojn,
Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
41Malriĉulon Li altigas el mizero,
Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.
42La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas;
Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.
43Kiu estas saĝa, tiu tion observu,
Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.
Copyright information for Esperanto